Diversaj aranĝoj omaĝe al la 93-a naskiĝdatreveno de Fidel Castro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-08-12 07:39:57

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Fidel Castro, gvidanto de la kuba Revolucio

Havano, 12 aŭg (RHK) Grupo da 35 gejunuloj de la Asocio Hermanos Saíz (AHS) surgrimpos la plej altan monton de Kubo en la orienta parto de nia lando, nomata Pico Turquino por omaĝi la historian gvidanton de la  Revolucio Fidel Castro, okaze de lia 93-a naskiĝdatreveno.

La orienta provinco Holguín estos sidejo de la ĉefaj aranĝoj, aparte la muzeo de Birán, naskiĝloko de la kuba  gvidanto, kie oni tendumas kaj faras agro-junularan foiron por interŝanĝi kun la komunumo.

Ĉi-marde la 13-an de aŭgusto oni efektivigos kolektivan naskiĝfeston kaj inaŭguros kelkajn centrojn en la popola komunumo Guamuta de la Plano Turquino.

Same, tra la tuta lando oni efektivigos diversajn agadojn por infanoj kaj gejunuloj, interalie, la inaŭguron de fotografiaj ekspozicioj, debatojn, kolokvojn kaj librovendadon, rilataj  al la vivo kaj verko de Fidel.

Okaze de la 93-a naskiĝdatreveno de Fidel, lia pensaro kaj praktika politiko fronte al la usona imperiismo konsistigas neeviteblan modelon ne nur por la kuba popolo, sed por ĉiuj latinamerikaj popoloj, kiuj rezistas la nunan ofensivon nov-koloniigan de la norda lando kiu malestimas nin.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up