Francio inkluzivas Kubon en sia verda listo pro malalta risko de Kovim-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-02-22 09:09:35

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, feb 22 (RHK) La kuba ministerio pri eksteraj aferoj informas en sia retejo ke la franca registaro inkludis Kubon en sian Verdan Liston de nacioj kaj teritorioj kun negrava aŭ modera cirkulado de la SARS-CoV-2  kaj kun foresto de emerĝantaj variantoj de zorgo.

La kuba Ministerio deklaris, ke nia lando nuntempe estas inter la malmultaj landoj de la amerika kontinento konsiderataj kiel parto de la kategorio de Ŝtatoj kun foresto de emerĝantaj variantoj de zorgo. Kolombio, Ekvadoro, Honduro, Nikaragvo kaj Venezuelo ankaŭ estas en tiu klasifiko.

Tio signifas, ili klarigas, ke vojaĝantoj al metropola Francio, venantaj el Kubo, devos prezenti pruvon de sia vakcinado nur se ili estas vakcinitaj per la vakcinoj agnoskitaj de la Eŭropa Agentejo pri Medikamentoj (EMA), negativo de PCR aŭ antigena testo  aŭ  atestilo pri resaniĝo  por nevakcinitaj vojaĝantoj.

La landoj de la eŭropa spaco kaj aliaj 35 el Afriko, Azio kaj Oceanio troviĝas ankaŭ sur la franca Verda Listo, dum aliaj, kiuj daŭre havas aktivan cirkuladon de Kovim-19, estas konsiderataj kiel parto de la tiel nomata Oranĝa Listo.


Fonto: Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up