Kuba ministerio pri ekstera rilatoj kolektas subskribojn por eligi Kubon el terorista listo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-08-12 00:22:39

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  aŭg 11 (RHK) La kuba Ministerio pri Eksteraj Aferoj  kunvenis ĉi-vendredon por aliĝi al la tutmonda alvoko por postuli, ke la usona registaro ekskludu Kubon el la falsa listo de Ŝtatoj Sponsoroj de Terorismo kaj la fino de la blokado. 

Per  hashtags #CubaViveResiste kaj #FueraDeLaLista, la cifereca retejo cubavive.info lanĉis kampanjon por kolekti unu milionon da subskriboj por eltiri la insulon el tiu malutila usona rilato, aludas la Kuba Ministerio pri Eksteraj Aferoj (Minrex). 

La alvoko venis de la gvidantoj de la Sindikata Konfederacio de Laboristoj de la Amerikoj, la Forumo Sao Pablo, la Internacia Asembleo de la Popoloj, la Kontinenta Tago por Demokratio kaj kontraŭ Imperiismo, la Monda Marŝo de Virinoj, la Movado AlBA, la Via Campesina kaj la Latin-Amerika Kontinenta Reto Unuiĝinta por Kubo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up