Home ĈiujInternaciaFloteto de humanitara helpo ekveturis al Gazao

Floteto de humanitara helpo ekveturis al Gazao

by Maritza Gutierrez Gonzalez
Floteto humanitara al Gazao. Foto prenita de: elpaís.com

Havano, (RHK) Laŭ raportis la gazeto meksika La Jornada, hieraŭ posttagmeze, 37 malgrandaj boatoj ekveturis el Barcelono kun la celo atingi la bordojn de Gazao kaj tiel rompi la blokadon truditan al la regiono fare de la Ŝtato Israelo.

La misio, kiun ili priskribas kiel «neperforta» kaj «laŭleĝa» ĉar ĝia fina celloko estas la marbordoj de Gazao, konsistas el preskaŭ 400 homoj el diversaj fonoj kaj profesioj, el ĝis 44 landoj. La vojaĝo supozeble daŭros inter du kaj tri semajnojn.

Leave a Comment

Ir al contenido