Deklarita 2021 kiel la Jaro de Dante

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-04-02 11:19:18

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Laŭ informo de Gazetara Komuniko de UEA, membro de la Internacia Patrona Komitato de UEA, Giuliano Turone jam de pluraj jaroj faras elstaran laboron lige kun la Muzeo “Casa di Dante” en Florenco.

Post donaco de lia Danteska Biblioteko al la muzeo, oni nun studas teknikan retan ligon ene de la muzeo inter la enhavoj de la biblioteko kaj la priskriboj, komentoj kaj ilustraĵoj en la retejo “Dante Poliglotta”.
 
La retejon eblas viziti per Esperanto aldone al la itala kaj la angla. Tiu iniciato celas profitigi la muzeajn vizitantojn (nuntempe tre malmultajn pro la pandemio), kiuj, vidante la ekspozicion de la bibliotekaj volumoj vitrine, scivolas pri ĝiaj enhavoj.

Freŝa novaĵo estas la deklaro de 2021 kiel la Jaro de Dante: Italio kaj la tuta mondo honoras 700 jarojn post la forpaso de Dante Alighieri en Raveno, en septembro 1321. 

Por tio estis kreita en la menciita retejo gvid-paĝo por la Jaro, kun foto de la florenca muzeo kaj 20 sugestoj al la muzeaj vizitantoj esplori la enhavon de la plej interesaj volumoj de la biblioteka kolekto.

UEA kuraĝigas ĉiujn esperantistojn esplori la 20 proponojn de "Dante Poliglotta". Ĝis nun la retejo ricevis iom pli ol 2000 vizitojn, kiuj devenas plimulte de Italio kaj Usono. 

Oni ankaŭ kuraĝigas al asocioj kaj individuoj diskonigi la novaĵon: la retejo, vizitata de la tuta mondo, reklamas ne nur la "Superan Poeton" (kiu mem ne bezonus tion), sed ankaŭ la muzeon kaj paralele la lingvon Esperanto.

Do, la kompletan gazetaran komunikon kun pliaj detaloj estas legebla en la retejo uea.org


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up