La kuba scienco ĉiam en la unua linio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-10-18 11:02:17

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

De María Josefina Arce.

Kuba scienco donis al Kubo multajn kontentigojn. La laboro de ĉi tiuj viroj kaj virinoj ebligis dum jardekoj solvi diversajn problemojn kun konsiderinda intereso por la sociekonomia progreso de la nacio kaj la bonstato de la loĝantaro.

Decida estis la malfacila laboro farita de niaj sciencistoj antaŭ la alveno de Kovim-19, kio ebligis efikan respondon al la malsano kaŭzita de la nova kronviruso kaj la konstantan serĉadon de alternativoj antaŭ pli kompleksa panoramo.

Devontigo kaj esenca subteno por la penoj de la lando protekti la sanon de civitanoj, elstarigitaj de prezidento Miguel Díaz Canel, kiu en kunveno kun membroj de la Akademio de Sciencoj emfazis, ke ni devos eterne danki la kuban sciencon.

La sciencistoj de la insularo elstaris je la disvolviĝo de esplorado kaj je la konformiĝo kaj apliko de la proceduroj por alfronti la pandemion, kiuj en konstantaj kunvenoj kun la plej alta gvidantaro de la nacio estis ĝisdatigitaj laŭ la epidemiologia situacio.

Mejloŝtono de nia scienco estas havi hodiaŭ tri vakcinojn kontraŭ Kovim-19, de alta sekureco kaj efikeco, malgraŭ la limoj truditaj de la nordamerika blokado, kiu intensiĝis eĉ meze de tutmonda sana krizo.

Danke al tiu sindediĉo kaj alta preparado, hodiaŭ preskaŭ 90%  de la kuba loĝantaro ricevis almenaŭ unu dozon de niaj imunogenoj. Kubo ankaŭ estis la unua lando en la mondo, kiu komencis amasan vakcinan kampanjon ĉe infanoj de 2 ĝis 11 jaroj, kiu kontentige progresas.

Ĝi ankaŭ ebligis la disvolviĝon kaj aplikon de produktoj de la farmacia industrio kiel imunomodulaj, antivirusaj kaj preventaj drogoj por stimuli imunecon.

Tio estas la kazo, nur por citi unu ekzemplon, de Biomodulin T. Ekde la unuaj monatoj de la pandemio, ĝia uzo estis vasta tra la tuta teritorio kaj ĝi estis unu el la unuaj drogoj enmetitaj en la Nacian Agan Proceduron por Kovim-19, subtenata de vasta sperto pri uzado ĉe maljunuloj kun ripetaj spiraj infektoj.

La iniciato de esploristoj en la diversaj branĉoj de scio ankaŭ kaŭzis la kreadon de pulmaj ventoliloj kaj diagnozoj kun la ultra-analiza sistemo-platformo.

Kaj ni ne povas forgesi la sociajn sciencojn, kiuj ludis gravan rolon por antaŭenigi individuan kaj kolektivan respondecon meze de la sanitara krizo kaj iom post iom reveni al normaleco.

La kuba prezidento priskribis la laboron de la kuba scienco kiel grandeca, de nacia fiero kaj meritplena respekto kaj admiro, kiu ĉiam estis en la avangardo ne nur antaŭ la malfacila situacio generita de Kovim-19, sed ĉiufoje kiam la lando ĝin  bezonis  kaj ankaŭ en ĉiu momento de nia ĉiutaga vivo.
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up