Falsa listo de motivoj politikaj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-03-02 08:53:39

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

de María Josefina Arce

Joe Biden sukcesis atingi la prezidantecon de Usono en 2021 kaj li forgesis siajn balotpromesojn. La anoncita ŝanĝo de politiko al Kubo ne realiĝis; male, malamikeco kontraŭ la malgranda kariba nacio daŭras.

Denove Vaŝingtono decidis konservi la Grandajn Antilojn en la unuflanka listo de landoj supozeble sponsorantaj terorismon, elekto kiun ĉiuj scias, ke la norda nacio faras laŭvole laŭ siaj interesoj.

Kiel denuncis la kuba prezidento Miguel Díaz Canel, la usona administracio kaŝas sin malantaŭ mensogo por provi pravigi sian ekonomian militon  kontraŭ la kuba popolo, kondamnita 30 fojojn de la Ĝenerala Asembleo de UN.

Opinio kundividita de politikaj personecoj, registaroj kaj popoloj. La usona semajnĵurnalo The Nation precize atentigis, ke ĉiuj en Vaŝingtono scias, ke Kubo ne estas ŝtata sponsoro de terorismo, kaj ke tio nur aldonas pli da sankcioj al la jam longa kaj genocida ekonomia sieĝo.

Neevitebla aspekto, kiun aludis ankaŭ iamaj usonaj inteligentecaj oficistoj kaj kiu evidentigas la mensogojn kaj politikajn instigojn sur kiuj baziĝas la decido. Ili deklaris kun plena certeco ke ĝi estas fikcio kreita por plifortigi la logikon de la blokado.

En la lastaj tagoj de la prezidanteco de Donald Trump, Kubo estis denove nepravigeble inkluzivita en la liston, el kiu ĝi estis retirita en 2015 de la registaro de Barack Obama, en kiu Biden funkciis kiel Vicprezidento.

La realo estas, ke la ĉeesto de la insularo en la kritika listo plifortigas la malkuraĝigan kaj timigan efikon de la ekonomia sieĝo, kaj la malfacilaĵojn por enmeti nin en la internacian komercon kaj fari financajn operaciojn.

Sed ni revenu al la artikolo de la semajnĵurnalo The Nation, kiu insistas, ke Havano estu forigita de tiu listo, kiu, oni substrekas, estu akompanata de aliaj paŝoj kiel la elimino de la 243 regulaĵojtruditaj de Trump, multaj el ili meze de la pandemio de  Kovim-19.

Fakte,  kvankam la nuna registaro prenis serion da dispozicioj, priskribitaj kiel pozitivaj de Havano, la blokado restas nerompita, inkluzive de la aplikado de Titolo III de la Leĝo Helms Burton, kiu internaciigis tiun ĉi unuflankan decidon antaŭ preskaŭ 27 jaroj.

Ĉi tiu klaŭzo permesas al usonaj civitanoj procesi ajnan personon aŭ enton, kiu faras komercon kun posedaĵoj laŭleĝe naciigitaj de la Kuba Revolucio.

Estas bone klarigi, ke la revolucia registaro atingis kompensajn interkonsentojn kun aliaj landoj kiel Britio, Hispanio kaj Kanado, krom kun Usono, kiu rifuzis ajnan komprenon, dum, kiel memoras historiistoj, ĝi planis la soldatan invadon ĉe  Plaĝo Girón en haveno de la porkoj en 1961.

Artikolo III de la Helms Burton-Leĝo estis suspendita de sinsekvaj usonaj administracioj ekde kiam la Kongreso aprobis la leĝon en 1996, sed estis aktivigita en 2019 de Trump.

Tamen, Biden ankaŭ nenion faris pri ĝi. La vero estas, ke liaj promesoj restis en la pasinteco, la nuna usona prezidento sekvis la paŝojn de antaŭaj administracioj de manifesta malamikeco kontraŭ la kuba popolo.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up