Esperanto-disaŭdigoj en Radio Havano Kubo jubileas.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-09-09 15:12:25

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kiel naskiĝis la esperanto-fako en Radio Havano Kubo? Ĉi-jare, la 11-an de septembro, la Esperanto-redakcio de tiu ĉi internacia radiostacio festas sian 34-an jubileon. Bona okazo por rememori tiujn naskiĝtagojn .

Unue indas ne forgesi ke RHK estas la sola elsendejo, kiu daŭre aŭdiĝas per mallongaj ondoj en Esperanto. Fakte, multaj jam forlasis la mallongajn ondojn, sed por Kubo ĝi daŭre estas esenca por atingi gravajn regionojn tre speciale en nia amerika kontinento, en foraj lokoj kie radio restas preskaŭ la sola komunikilo.

Tiam, ni povas aserti ke la esperanto-elsendo naskiĝis pro iniciato de Kuba Esperanto-Asocio lige al la okazigo de la 75-a UK en Havano en julio 1990.

Jes, LA 75-A UK kiu okazis en Havano en julio 1990 estis, ni diru, la instigilo. Kial?

Post vizito pli frua de sro. Simo Milojeviĉ en ´86, tiama ĝenerala direktoro de UEA,  KEA ekpensis pri internacia evento en Kubo; dum  la unua kongreso de KEA en decembro de  ´87, la ideo de UK-o reaperis kaj samtempe la  volo  pri radioelsendo maturiĝis, ĉar tiama estrarano de KEA havis kontakton kun ĵurnalisto de la radiostacio kaj tiel la prezidanto de KEA, Jesús Castillo petis al li peri intervjuon kaj  estis akceptita de la stabo de la radiostacio, kie li prezentis la ideon kaj proponon.

Tio okazis jam en la unua trimestro de ´88.  Ili akceptis kaj ekdemarŝis kun la instituto de radio kaj televido.

Dume,  KEA ekserĉis taŭgajn homojn por entrepreni tion, esence, lingvan kapablon. Mi mem  estas unu el la pridemanditaj homoj kaj la alia estis Orlando Raola.

Tiamaniere, ni ambaŭ iniciatis, fondis la E-fakon, tute volontule. Ni estis  senspertaj pri radiofonio, ĉar Orlando estas  kemiisto kaj mi  estis ekonomikisto ĉe naskiĝanta entrepreno de la farmaci-industria mondo, kiu nuntempe tre elstaras nialande.

Do, en  aŭgusto de 1988 oni decidis  fari eksperimentan elsendon 20-minutan  kaj tiucele ni lanĉis informkampanjon por ke esperantistoj skribu pri nia propono.  Mi povas aldoni pri la programo mem ke la unuaj elsendoj estis 20-minutaj, sed la lavango da leteroj el la tuta mondo konvinkis la radiostacian stabon, ke indus elsendi tridek minutan programon, ĉiam unufoje semajne, dimanĉe.  Tiamaniere, oficiale la unua elsendo en Esperanto okazis la 11-an de septembro 1988.

Hodiaŭ ni volas aparte danki ĉiujn, kiuj dum tiuj ĉi 34 jaroj kunlaboris por tiu ĉi bela projekto, kiu iĝis vera kultura fenestro  montrinta ke esperanto estas utila kaj praktika lingvo por ĉiu ajn kleriga projekto. Grandan dankon al niaj geaŭskultantoj kaj subtenantoj tra la mondo. Septembro estas nia jubilea monato, ni invitas vin sendi mesaĝojn skribajn aŭ voĉajn. Ili povas esti disaŭdigitaj. Ni alte aprezas vian aŭskultandon.  Bonvenon!

Verkita de Maritza Gutiérrez

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up