Unesko elektas Kubon al Komitato por Protekto kaj Antaŭenigo de Kultura Diverseco

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-06-05 12:40:26

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Kuba reprezentantino en  UNESKO, Yahima Esquivel.  fpto: PL 

Kubo estis elektita ĉi vendrede en Parizo por aliĝi al la Interregistara Komitato por Protekto kaj Antaŭenigo de la Diverseco de Kulturaj Esprimoj, Unesko-organo formita de 24 landoj.

La elekto okazis en la Ĝenerala Asembleo de la Partioj por antaŭenigi kaj protekti kulturan diversecon, virtuala forumo sesianta ekde la pasinta  1-a de junio, kaj en kiu la plurflanka organo renovigis duonon de siaj membroj.

La faka komitato de la Unuiĝintaj Nacioj por Eduka, Scienca kaj Kultura Organizo (Unesko) antaŭenigas la realigon de la celoj de la Konvencio de 2005 kaj kontrolas ĝian efektivigon, kun membroj plenumantaj kvarjaran mandaton.

Same ĝi subtenas politikojn kaj agojn celantajn la kreadon, produktadon, distribuadon kaj aliron al kulturaj varoj kaj servoj, plibonigante la rolon de kulturo por daŭripova disvolviĝo.

La kuba ambasadorino ĉe Unesko, Yahima Esquivel, dankis la fidon metitan je  nia lando kaj ratifis ties engaĝiĝon al la Konvencio.

La diplomatino emfazis la ligon de la kuba ŝtato al la celo kreskigi kaj antaŭenigi la disvolviĝon de kulturo en ĉiuj ĝiaj manifestiĝoj, surbaze de la libereco de arta kreado kaj la defendo de la identeco de la plej granda insulo de Antiloj, la konservado de la kultura heredaĵo kaj la arta kaj historia riĉeco de la nacio.


Fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up