Sur la itinero de la pribruta entrepreno Macun en la speciala evoluzono Mariel

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-05-06 11:45:04

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La speciala evoluzono ZED Mariel estas spaco kie efektiviĝas la produktiva ĉenigo de la nacia industrio. Ĝi konsistigas strategian zonon situantan je 45 km okcidente de Havano.

Pri tiu ĉi ebleco, la ministro de ekstera komerco kaj fremdaj investoj, Rodrigo Malmierca, insistas pri la vastaj eblecoj kreitaj en la ZED Mariel por konkretigi la produktivajn ĉenigojn, tiel ke jam estis aprobitaj diversaj stimuliloj por la entreprenoj kaj aliaj agantoj de la nacia ekonomio.

La pribruta entrepreno Macun de la centra provinco Villa Clara, jam ricevas la bonfarojn pro tio ke ĝi sukcesis eniri la produktivan ĉenon per la meksika entrepreno Richmeat S.A  Cuba, de kapitalo 100% fremda. Tiu ĉi okupiĝas pri viando-produktoj kaj laboras en la speciala evoluzono.

La kuba pribruta entrepreno Macun, kun iom pli ol 700 gelaboristoj-el kiuj 82% laboras rekte en la produktado-okupiĝas pri la produktado kaj surmerkatigo de brutoj maĵoraj kaj minoraj, bufaloj genetike plibonigitaj, lakto, viandoj, kolbasoj kaj aliaj viandaĵoj, ledo kaj aliaj profiteblaj partoj de la besto, samkiel aliaj produktoj agrikulturaj kaj arbaraj.

La direktoro, Diosnel García, rakontas kej post aprobo de la rezolucio 115 pri ŝancoj por aliri novajn merkatojn, ili ekigis kontaktojn kun Richmeat S.A en Mariel kaj iĝis iliaj provizantoj.

Indas diri ke, danke al tiu ĉi laboro ili vendas muelitan viandon kaj  aliajn, kiuj estas aĉeteblaj en la vendejoj per nacia mono kaj ankaŭ en la aliaj, kontraŭ forta valuto, el kio ili konservas 80% por sia uzo en plibonigoj de infrastrukturo, akiro de maŝinoj kaj krudaĵoj, ktp.

Tiamaniere, solidiĝas la strategia rolo de la speciala evoluzono ZED Mariel, kiu faciligas la produktivajn ĉenigojn kun profitoj, kiuj favoras la produktivan efikecon kaj la produktadon de nutraĵoj surmerkatigataj en la nacia merkato, realo konstatebla por la pribruta entrepreno Macun.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up