Kubaj produktoj estos alireblaj en retkomerca platformo en Ĉinio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-02-21 10:11:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Pekino, feb 21 (RHK) Kubaj aŭtoritatoj raportis la alvenon en Ĉinion de la unua ujo kun eksport-produktoj vendotaj per la retkomerca platformo JD.com, solidigita kiel unu el la plej gravaj en la azia lando.

La ambasado de la kariba nacio en Pekino indikis, ke la kargo alvenis antaŭtage al la haveno Xiamen (oriente) kaj liveros la ofertojn prezentitajn en la cifereca retejo.

"Post kelkaj tagoj la Nacia Pavilono komencos funkcii sur la grava ĉina platformo JD WorldWide, kadre de la strategio de la registaro por vastigi kaj diversigi kuban eksportaĵojn al la ĉina merkato", li aldonis.

Laŭ la diplomatia sidejo, plej diversaj produktoj kiel rumoj, mielo kaj frukto-konservaĵoj estos disponeblaj, kaj aliaj varoj, kiuj alvenos al la azia nacio en estonta sendo, estos aldonitaj al la katalogo poste.

Li ankaŭ aldonis, ke la pavilono ĉe JD.com ankaŭ estos spaco por promocii "turismajn kaj kulturajn servojn por allogi pli da ĉinaj vizitantoj al nia lando."

Tiu kompanio estas unu el la gigantoj de elektronika komerco en Ĉinio, kune kun Alibaba.com, Taobao kaj Sunning, inter aliaj.

Ĝi estis la 102-a loko  en la Listo de la 500 plej grandaj kompanioj en la mondo, kunigas pli ol 20 000 markojn el cent landoj kaj havas pli ol 400 milionojn da aktivaj klientoj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up