Jura proceso en Londono pro la postulo de vulturfonduso kontraŭ Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-01-14 14:56:18

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 14 jan (RHK)  La Inspektoro de la Centra Banko de Kubo informas, ke nun en Londono okazas juraj procesoj antaŭ la Brita Alta Kortumo por ŝuldo-reakiro kontraŭ la Banco Nacional de Cuba (BNC) kaj la Respubliko de Kubo.

La postulanto estas CRF I Limited, "vulturfonduso" integrigita kiel komerca kompanio eksterlande en Grand Cayman. Kiel sciate, vulturaj fondusoj aĉetas en neĉefa merkato, ĉe aŭkciaj prezoj, la ŝuldojn elsenditajn de landoj, por postuli la tujan pagon de sia 100% sub minaco de jura ago.

En la juĝa proceduro oni decidas ĉu CRF estas kreditoro de la BNC (en la kvanto de 72 milionoj da eŭroj), kaj de Kubo,  kiu defendas, ke CRF ne estas kreditoro de la BNC aŭ de Kubo kaj neniam estis.

La celo de tiu proceduro estas publika ŝuldo, ĉar ĝi estis kontraktita de la BNC antaŭ 1997, kiam ĝi havis funkciojn kiel la Centra Banko. Ekde tiam, la BNC ne havas aŭtoritaton agi nome de la kuba registaro. Nek aprobi la cedon de publika ŝuldo sen la antaŭa rajtigo de la Ministerio pri Financo kaj Prezoj kaj la Konsilio de Ministroj, ĉar la BNC ne povas, ĉiukaze, rajtigi la cedon de garantioj donitaj de la Ŝtato (suverenaj garantioj).

La BNC kaj Kubo neniam ignoris siajn ŝuldojn kaj ĉiam konservis sian intereson en intertraktado kun siaj legitimaj kreditoroj.

Kaj la BNC kaj Kubo estas engaĝitaj en la proceduro kaj defendos siajn rajtojn.

La Inspektorejo de la Centra Banko de Kubo, kiel organo de teknika karaktero, kun aŭtonomio por la ekzercado de siaj funkcioj atribuitaj de la Leĝo, rilataj al la inspektado, viglado kaj kontrolo de la institucioj kiuj efektivigas financajn kaj bankajn agadojn en la lando, informos ĝustatempe la rezultojn de ĉi tiu proceso.

 

Fonto: Centra Banko de Kubo

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up