Fermiĝas elekta kampanjo de prezidentaj kandidatoj en Meksiko.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-06-28 09:42:30

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
López Obrador, kandidato al la meksika prezidanteco

Meksikurbo, 28 jun (RHK) La kandidatoj al la prezidanteco de Meksiko finis la mitingojn de elekta kampanjo, inter kiuj elstaris tiuj de AMLOFEST de la favorita en la enketoj, Andrés Manuel López Obrador, kiu kolektis pli ol 85 mil personojn en la stadiono Azteca de tiu ĉi urbo.

La popola kandidato asertis ke la ĉefa problemo de Meksiko estas koruptado, kiu estas la ĉefa kaŭzo de la ekonomia malegaleco, kaj ankaŭ la malsekureco.

La aspiranto de la koalicio Kune ni faros historion konfirmis sian celon: “ Mi havas legitiman ambicion, mi volas esti bona prezidento de Meksiko. Mi volas sekvi la ekzemplon de Benito Juárez, de Francisco I. Madero kaj de la generalo Lázaro Cárdenas del Rio”, elstarigis la televida ĉeno Telesur.

Li alvokis al amasa voĉdonado por efektivigi kvaran transformon de la nordamerika lando, pace kaj orde.

Siaflanke, Ricardo Anaya fermis sian kampanjon en la urbo León, en la centra stato de Guanajuato, piliero de ties partio Acción Nacional (PAN). Tie li pledis por utila voĉdono por gajni.

En Saltillo, ĉefurbo de la norda stato de Coahuila, la kandidato de la reganta Partio Revolucionario Institucia (PRI), José Antonio Meade petis la voĉdonon por esti “je la korekta flanko de la historio”.

Dume, la sendependulo Jaime Rodríguez finis sian kampanjon per “cifereca babilado” kun siaj simpatiantoj en la video-platformo Youtube.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up