PT laboros por la socia unuiĝo de la brazilanoj.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-10-29 09:01:03

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Fernando Haddad pledas por socia unuiĝo de la brazilanoj

Braziljo, 29 okt (RHK) La ekskandidato al la brazila prezidanteco flanke de la Laborista Partio (PT), Fernando Haddad, indikis ke de nun ili laboros por la socia unuiĝo de la brazila popolo.

Sciinte la rezultojn de la dua elekta rondo en Brazilo, en kiu elektiĝis prezidento Jair Bolsonaro,  la kandidato de la ekstrema dekstrularo,  Haddad konfirmis la sindevigon de la Laborista Partio favore al demokratio kaj defendo de la popolaj interesoj, laŭ  raportis la televida ĉeno Telesur.

Haddad asertis ke oni devas avanci al granda socia movado por defendi la liberecon kaj la rajtojn de la brazilanoj.

Oni antaŭvidas ke se konkretiĝas la novliberala tagordo de la nova registaro, tiu ĉi kreos socian kaoson kiu ebligos al la movadoj popolaj repreni la ofensivon kaj amasajn mobilizojn.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up