La prezidanto de Fedecámaras, Jorge Roig taksis eminenta la dialogon kun la venezuela prezidento Nicolás Maduro, kaj elstarigis la respekteman tonon de la registaro al la privata sektoro.
“Hodiaŭ ni povis observi tonon celantan ke la produktiva aparato tutlanda progresu, por ke ekzistu pli alta produktado nacia”, emfazis Roig rilate la dialogon kun la venezuela prezidento.
La dialogon partoprenis pli ol 700 entreprenistoj kaj la ekonomia regantaro de Venezuelo.
Laŭ esprimis Roig, mankas aldoni la laboristaron al la dialogo-tablo lanĉita de la registaro kaj ke la politika dialogo daŭre progresu”.
“La ekonomia dialogo tre bonas ĉiam kiam estu akompanata de paca etoso, li indikis, tamen, ni ripetas, “temis pri bonega labortago kiu indas je rekono”, li aldonis.
Maduro anoncis ĉi-merkrede serion da reguloj por reaktivigi la ekonomion, kun alvokoj al la entreprenistoj de la tuta lando kune labori kun la registaro por revigligi la produktadon, haltigi la malprovizadon de nutraĵoj kaj kontroli la prezojn.
Rilataj Artikoloj
Komentarioj
Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatasPliaj Vidaĵoj
- Ekas en Kubo debatoj en la parlamentaj ordinaraj sesioj
- Ekas hodiaŭ kvina ordinara sesio de la kuba parlamento
- Kuba prezidento alvokas pliigi produktadon kaj rompi inercion
- Kuba vicministro pri eksterlandaj aferoj komencis laborviziton tra aziaj landoj
- Srilanka gazeto publikigis denuncon de Kubo pri usona financigo de agadoj kontraŭ Kubo