Ratifas Maduro sian pretecon al dialogo kun ĉiuj politikaj sektoroj venezuelaj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-05-12 09:44:14

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Nicolás Maduro  konfirmas pretecon dialogi kun ĉiuj politikaj sektoroj 

Karakaso, maj 12 (RHK) La prezidento de Venezuelo, Nicolás Maduro, reasertis sian pretecon al dialogo kun ĉiuj politikaj sektoroj depost la alvoko de la Nacia Konsilantaro Elekta (CNE) al novaj elektoj regionaj kaj municipaj enlande.

La ŝtatestro laŭdis la unuaniman decidon de la CNE kunvoki al elektoj kunaj de guberniestroj, urbestroj, reprezentantoj al la Leĝofara Konsilantaro kaj al la Municipa Konsilantaro.

 “Tiu ĉi estas la demokratia Venezuelo”, li emfazis dum konfirmis la registaran volon dialogi kun gvidantoj kaj reprezentantoj de la opozicio.

Li emfazis ke eta grupo “ege deziras dialogi ĉar ili restis izolitaj” de la procezo jam starigita enlande, kaj komentis ke la opozicianto Juan Guaidó, kiu parolis pri la bezono dialogi kun la Nacia Registaro, faris la deklaron “ĉar li restis ekster ĉio, izolita kaj venkita”.

 “Se li volas (Guaidó) aliĝi al la dialogoj jam okazantaj, evoluantaj pri ĉiuj temoj, bonvenon, ke li aliĝu al la ekzistantaj dialogoj”, asertis la ŝtatestro.

Li ankaŭ precizigis ke la eksa deputito opozicianta Freddy Guevara petis al la parlamentano de la Gran Polo Patriótico, Francisco Torrealba, kunsidon “ĉar li volis kunsidi kun komisiito de Maduro kaj mi diris al Torrealba, ke li iru al la konversacio. Tio okazis pasintvendrede”.

 “La kunsido okazis kaj Fredy Guevara proponis ke tiu grupo (de opoziciantoj) de Leopoldo López kaj Juan Guaidó, kiuj restis ekster ĉio, dezirinta havi kontakton kun la Socialista Partio Unuiĝinta de Venezuelo kaj Maduro, volas partopreni la elektojn de guberniestroj kaj urbestroj”, informis la ŝtatestro, konfirmante sian volon dialogi kun ĉiuj landaj sektoroj.

Maduro asertis ke la Gran Polo Patriótico pretas  iri al la elektoj kaj gajni la plimulton, “mi ĝojas ke tiu ĉi nova teamo de la CNE laboras tiel rapide, profunde, kaj faras gravajn anoncojn por nia lando. Tiel ke Venezuelo, jaro 2021, ni iros al la elekto 26-a, kaj ni preparos nin, ni elektos la plej bonajn”, li aldonis.

 “Se ili volas dialogon, ni estas ĉi tie, pretaj por dialogo, pri kiu ajn temo, kiam ajn kaj kiel ili volus. Ni estas fortigitaj kaj scipovas iri al dialogo politika, diplomatia, por paco, por ke oni ĉesigu la punojn, por la ekonomia rekuperiĝo, por la renkontiĝo de ĉiuj venezuelanoj”, li asertis.

La prezidento Maduro gvidis la Agotagon pri Sano, kiu estis oportuna kadro por doni deklarojn antaŭ tiuj altrangaj aŭtoritatuloj kaj misiestroj venezuelaj pri la ekonomia rekuperiĝo de la sudamerika lando.

Li laŭdis la rezistemon de la popolo fronte al la malleĝa blokado ekonomia, financa kaj komerca trudita de Usono kontraŭ tiu lando, “la venezuelanoj lernis kiel fari pli kun malpli, ni lernis multon fari per malmulto”, “kaj tiel ni rekuperiĝas” li asertis.

Fonto: Telesur
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up