Amasa manifestacio kontraŭ la subpremo de la kolombia registaro

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-05-12 10:05:43

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Nova alvoko al paca protesto pro senrezulta dialogo

Bogoto, maj 12 (RHK) La Nacia Komitato de Halto alvokis por hodiaŭ amasan manifestacion post la fiasko de la kunsido inter la gvidantoj de la protesto  kaj la prezidento Iván Duque.

La grupo pledis per komuniko, pliigi la pacan proteston plenumante strikte la normojn de biosekureco, kaj samtempe petis daŭrigi la humanitarajn koridorojn solidarece al la viktimoj de la polica perforto kaj kun la civitanaro kiu aktivas en Cali.

La celo estas ke la registaro aŭskultu la petojn de la popolo, modifu sian sintenon kaj haltigu la barbarecon por atenti kaj intertrakti kun ĉiuj sociaj sektoroj kaj la civitanaro, kiu mobiliziĝas, asertis la gvidantoj.

Dum la lunda kunsido kelkaj sociaj sektoroj, kiuj formas la Nacian Komitaton de Halto, dum kvar horoj kunvenis kun la prezidento Duque, “en renkontiĝo esplora en kiu neniu interkonsento estis atingita”, ili asertis.

La kolektivo certigis ke dum la renkontiĝo ili esprimis “klare kaj ĝis funde la postulon ĉesigi la ŝtatan kaj porŝtatan perforton kontraŭ la  protestantoj ekde la pasinta 28-a de aprilo”.

Krome, ili postulis depreni la militistojn kaj doni garantiojn por manifestacii sen risko perdi la vivon, la fizikan integrecon aŭ la liberecon.

Aldonis ke pri tiu postulo, la ŝtatestro, kiel ĝenerala komandanto de la armitaj fortoj, ne devigis sin haltigi la barbarecon, kiun la tuta mondo spektas.

 “Ni esprimis ke kiu ajn intertrakto ebla bezonas ĉeson de perforto kontraŭ la manifestaciantoj”, ili emfazis.

Ni ankaŭ esprimis ke urĝe kaj aparte ili devus agi en Cali, forprenante la militistojn, haltigante la armitajn civilulojn kaj malfermante vastan spacon por negoci kun ĉiuj molibizitaj sektoroj, kaj pri tio la prezidento ankaŭ ne devigis sin, emfazis la Nacia Komitato de Halto.

La organizo por defendo de homaj rajtoj Temblores ONG malkaŝis hieraŭ ke 40 personoj estis murditaj de la polico kadre de la halto.

Laŭ ili informis ekde la 6-a horo loka de la 28-a de aprilo kaj la 11.30 de la 10-a de majo, tutlande okazis almenaŭ 1 956 kazoj de perforto flanke de la publikaj fortoj (sen kalkuli la malaperintojn).

En tiu periodo oni kalkullis 313 viktimojn de fizika perforto; 1 003 arbitrajn arestojn kontraŭ la manifestaciantoj, 418 perfortajn intervenojn; 28 viktimojn de okulaj agresoj, 129 armilajn pafojn kaj 12 viktimojn de seksaj perfortoj dum la manifestacioj.

Fonto: PL



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up