ALBA-TCP ratifas malakcepton de la politiko de trudaj reguloj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-02-15 16:27:35

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Sacha Llorenti

Karakaso, feb 15 (RHK) La plenuma sekretario de ALBA-TCP, Sacha Llorenti, ratifis la malakcepton flanke de la integriga mekanismo de la efektivigo de unuflankaj trudreguloj kontraŭ suverenaj landoj.

Per sia konto en la socia reto Tvitero, Llorenti raportis pri sia partopreno en la regiona konsulto en Latin-Ameriko kaj Karibio por la Monda Konferenco pri Kulturaj Politikoj kaj Daŭripova Evoluo.

"Ni ripetas la plendon kontraŭ unuflankaj trudaj rimedoj kiel malhelpo al la ĝuado de kulturaj rajtoj", emfazis la estro de la Bolivara Alianco por la Popoloj de Nia Ameriko-Popola Komerca Traktato (ALBA-TCP).

Dum la XXa Pintkunveno de la Ŝtatestro kaj Registaro, okazinta fine de 2021 en Havano, la ALBA-TCP pledis por travidebla, demokratia, justa kaj egaleca internacia ordo, bazita sur plurflankismo, la observado de la celoj kaj principoj enskribitaj en la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj.

Tiurilate, la Alianco reasertis la rajton de ĉiu Ŝtato konstrui sian propran politikan, ekonomian, socian kaj kulturan sistemon, libera de unuflankaj trudaj rimedoj, minacoj kaj agreso, kun  paco, stabileco, justeco, demokratio kaj respekto al homaj rajtoj.

Same, la regiona bloko esprimis sian fortan malakcepton de la altrudo de la tiel nomataj sankcioj kontraŭ landoj de la Alianco, ĉar tiaj agoj minacas la resaniĝon, la ekonomian rezistecon de la regiono kaj la stabilecon de la tuŝitaj nacioj en la nuna kunteksto de la pandemio de Kovim-19.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up