Israelo lanĉis novan ondon de aviadilaj atakoj kontraŭ Gazao

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-03-06 07:49:11

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, mar  6 (RHK) Israelaj aviadiloj bombardis hodiaŭ multajn areojn de la Gaza Sektoro, kie estis raportitaj dekoj da mortoj kaj vunditoj.

La oficiala novaĵagentejo Wafa raportis, ke la aviadiloj lanĉis atakojn kontraŭ la urboj Hamad kaj Bani Suhaila, proksime de la urbo Khan Yunis, kio kaŭzis dekojn da viktimoj.

En la lastaj tagoj, la israela armeo vastigis sian surteran ofensivon al Hamad, kiu nuntempe havas Khan Yunis kiel sia epicentro, kvankam ĝi minacas etendi ĝin al la suda urbo Rafah.

Ĉi-lasta gastigas pli ol milionon da rifuĝintoj, situacio kiu vekis timojn en la internacia komunumo.

Ĝuste Wafa raportis, ke pluraj civitanoj perdis la vivon post artileria pafado kontraŭ areo proksime de la lernejo Al-Shoka, oriente de Rafah.

La fonto indikis ke ekzistis ankaŭ mortoj en bombado kontraŭ domo situanta en la grandurbo de Deir al-Balah, en la centro de la Strio.

Laŭ oficialaj datumoj, ekde la eksplodo de la nova ciklo de perforto la 7-an de oktobro, almenaŭ 30 631 palestinanoj mortis en Gazao kaj aliaj 72 043 vundiĝis.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up