Usona Senato: amendo kontraŭ la torturo.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-06-17 11:01:03

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La usona Senato aprobis ĉi-semajne amendon kiu malpermesas uzi torturon en la demando-proceduroj, kiel la “ŝajnigaj sufokiĝoj aŭ nutrado anusa.”

Estis informite ke la aprobo okazis kun 78 favoraj kaj 21 kontraŭaj voĉoj en la Senato,  kaj respublikanoj kaj demokratoj.

La respublikana senatano John McCain, prezidanto de la komitato de armitaj servoj de la Alta Ĉambro kaj aŭtoro de la amendo, asertis ke “ni devas daŭre insisti pri tio ke niaj metodoj en la batalo  por la paco kaj libereco, devas esti ĉiam, ĉiam, la plej korektaj kaj honorindaj,  kiel la celoj kaj ideloj por kiuj ni batalas”.

La amendo al la Leĝo por rajtigo de nacia defendo (NDAA) limigus al ĉiuj funkciuloj de la registaro utiligi la teknikojn de demandaro kaj aresto ebskribitaj en la Manlibro de Agado de la Armeo.

Tio ĉi implicus transformi en leĝon la dekreton emisiitan tiucele de la usona prezidento Barack Obama, iom post sia enposteniĝo en 2009, kaj ampleksigi la aplikon de leĝo de 2005 kiu limigis la uzon de tiaj praktikoj nur al Pentagono, sed ne tuŝis la inteligenciajn agentejojn kiel CIA.

Sekve, la Manlibro de Agado de la Armeo devus esti reviziata ĉiun trian jaron, kaj la Internacia Ruĝa Kruco havus “fruan” aliron al kiu ajn persono arestita de la usona registaro.

De antaŭ kelkaj monatoj, la demokratoj de la Komitato de Inteligencio de la Senato, publikigis raporton 500-paĝan pri la arkivoj de la demandar-procezoj de la CIA.

Krom konfirmi la uzon de torturoj depost la atencoj de la 11-a de septembro de 2001 en Usono, la raporto asertis ke tiaj praktikoj ne estis efikaj.

La fina aprobo de la amendo dependus, tamen, de la NDAA, kiu probable trovos obstaklojn kiam ĝi estu submetita al voĉdnado pro aliaj aspektoj en    kiuj la leĝofarantoj ne atingu interkonsenton.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up