En afabla etoso renkontiĝis Díaz-Canel kaj la prezidento de Belizo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-01-16 07:48:43

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Díaz-Canel kaj Dean Oliver Barrow en Havano

Havano, 16 jan (RHK) La prezidento de la ŝtata kaj ministra konsilantaro de Kubo, Miguel Díaz-Canel, akceptis en tiu ĉiurbo la ĉefministron de Belizo, la eminenta Dean Oliver Barrow, kiu plenumas oficialan laborviziton en la insulo.

En amika etoso ambaŭ ŝtatestroj dialogis pri la bona stato de la reciprokaj rilatoj kaj koincidis pri la volo daŭrigi fortigante siajn ligojn. Ili same dialogis pri temoj regionaj kaj internaciaj  de reciproka intereso.

Flanke de Kubo partoprenis la ministro pri eksteraj rilatoj Bruno Rodríguez; la ministro pri ekstera komerco kaj fremdaj investoj, Rodrigo Malmierca; la ĝenerala direktoro de latinameriko kaj karibio de la ministerio pri eksteraj rilatoj, Eugenio Martínez; samkiel la ambasadorino en Belizo, Lissette Pérez.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up