La kubaj virinoj en kongreso centre de la socia evoluo.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2019-03-07 08:00:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, 7 mar (RHK) La deka kongreso de la kuba federacio de virinoj (FMC) sesias en tiu ĉi urbo en la Kongresa Palaco. Post intensaj laborsesioj en kvar laborkomisionoj, ili debatas temojn de gravaj sociaj sekvoj.  

En la dua laborsesio ili pritraktas temojn kiel egaleĉo ĝenra, socia kaj preventa laboro, rilato de la virinoj al la sociekonomia evoluo  kaj la junularo kiel garantio de kontinueco de la kuba revolucio.

La ĝenerala sekretariino de la organizo, Teresa Amarelle, elstarigis la rolon de la kubaj virinoj kiel defendantoj de la revolucia procezo kaj alvokis multobligi agadojn por plu kunvoki la junulinojn aliĝi al la organizaĵo, kie membras pli ol kvar milionoj de virinoj tutlanda. La kongreso finiĝas la 8-an de marto en plensesio.

Laŭ oficialaj informoj,  en Kubo virinoj reprezentas 53,2% en la nacia Parlamento; 48,4% en la ŝtata konsilantaro.

Ili reprezentas 60,5% el la diplomitoj en la universitatoj kaj 67,2% de la teknikistoj kaj profesiuloj tutlande. Ili estas 49% el la laborfortoj en la civila ŝtata sektoro, 48,6% el la gvidantoj, 81,9% el la profesoroj, instruistoj kaj scienciestoj, 80% el prokuroroj, provincaj estroj de tribunaloj, profesiaj juĝistoj kaj laborforto en la sektoroj de sano kaj edukado.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up