En Havano ekis la fazo III de klinikaj provoj de Soberana 02

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-03-08 17:30:31

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, mar 8 (RHK) La direktorino pri esploroj de la Instituto Finlay de Vakcinoj (IFV), Dagmar García Rivera, informis ĉi-lunde ke komenciĝis la klinikaj provoj de la kuba vakcina kandidato kontraŭ Kovim-19, Soberana 02.

Per Tvitera mesaĝo ŝi asertis, “nek la kaprica pluvo malebligis ke tre frue komenciĝu en Havano la fazo III de pruvo de #Soberana02. 8:00 am. Jam la vakcinejoj raportas la unuajn vakcinitojn. Ekis la batalo. Ni venkos. @FinlayInstituto

En la sama platformo, la entreprena grupo de la industrioj bioteknologia kaj farmacia de Kubo (BioCubaFarma) informis ke de tre frumatene, laboristoj de la apoteko de Havano distribuas la Soberana 02 al la klinikaj ejoj de la urbo.

Same informis ke merkrede etendiĝos al la ceteraj klinikaj ejoj en tiuj municipoj.

Soberana 02 komenciĝis la fazo I de provoj en oktobro 2020, en decembro trairis al la Fazo II kaj post demonstri bonajn rezultojn de imunogeneco, la pasintan 3-an de marto ricevis la rajtigon por avanci al la Fazo III.

Dum tiu etapo oni faros laboratoriajn provojn al ĉeloj kultivataj, kiuj infektiĝas pro la viruso, uzante la seron de pacientoj vakcinitaj; se oni identigas antikorpojn, kiuj malebligas ke la viruso infektu la ĉelojn, tiam establiĝas la ĉeesto de neŭtraligaj antikorpoj.


Fonto: ACN


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up