Elektita Díaz-Canel unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-04-19 11:40:04

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

foto: Estudios Revolución

Havano, apr 19 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel, estis elektita hodiaŭ kiel unua sekretario de la komunista partio de Kubo (PCC), laŭ informis la politika organizo per mesaĝo en Tvitero.

Electo Miguel Diaz Canel Bermudez, Primer Secretario del Comite Central del Partido Comunista de #Cuba en el #8voCongresoPCC #CongresodelaContinuidad #CubaSocialista pic.twitter.com/d9FvHTPPtn
— Partido Com. de Cuba (@PartidoPCC) April 19, 2021
 

La nova centra komitato elektita la antaŭan tagon flanke de la delegitoj al la 8-a kongreso, ankaŭ decidis pri la membroj de la Politika Buroo kaj la sekretarieco de la partio.

Díaz-Canel enposteniĝos en la fako antaŭe okupita de la generalo de armeo Raúl Castro, eksponanto de la historia estraro de la kuba Revolucio komandita de la historia gvidanto Fidel Castro, kies heredaĵo ĉefrolis en tiu ĉi evento.

Raúl Castro, kiu diskonigis la rezultojn de la plenkunsido, antaŭsciigis la pasintan 16-an de aprilo, ke li ne akceptos proponojn “por resti en altrangaj postenoj de la partia organizo”.

Tiam, li asertis ke li daŭre estos “aktiva membro kiel revolucia batalanto, preta kontribui modeste ĝis la vivofino”.
  
Per tiu ĉi natura kaj historia anstataŭo, la 8-a kongreso de la komunista partio fariĝas mejlo-ŝtono de la kontinueco en la revolucia procezo kuba kaj konfirmas la modelon de socia kaj ekonomia evoluo socialista.


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up