Rifuzas gazeto Granma deklar-cinikecon de usonaj funkciuloj pri Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-05-06 10:42:58

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, maj 6 (RHK) La neefikeco de ĉiuj subfosaj klopodoj celantaj detrui la kuban Revolucion, ne atingas la cinikecon de la usona registaro por rezigni je sia politiko kontraŭ la insulo. 
 
Neniu el la marionetoj trovitaj de ili “trafis la najlon” kaj, spite al klopodoj,  ili ne eltrovas la “gvidanton”, kiu redonu forme de rezulto la uzon de tiom da homoj kaj mono.

La vorto “zorgo” estas la elektita por ke funkciuloj de la ŝtata departemento eniru la scenejon, kaj la lasta enviciĝinta estis la ŝtatsekretario mem, Antony blinken, kiu, en sia parolado por la 51-a konferenco de la konsilantaro de la Amerikoj, asertis ke ili daŭre “pledos por la homaj rajtoj de la kuba popolo, inkluzive de la rajto je libera esprimi kaj kunsido, kaj kondamnante la subpremon.”

Kvankam ne estis pli ol la reuzo de malnova retoriko, desegnita por kaŝi ilian rekoloniigan aspiron kaj fiksi linion de mesaĝoj, kiuj devos distrumpeti laŭvorte siajn dungitojn ĉi tie, la rango de la parolinto meritis la respondon de Bruno Rodríguez, ministro pri eksteraj rilatoj:”Se la  sekretario Blinken estus interesita pri la homaj rajtoj de la kubanoj, li ĉesigus la ekonomian blokadon kaj la 243 regulaĵojn aldonitajn de la antaŭa resgistaro, validaj hodiaŭ meze de la Kovim-19”, kaj aldonis du ekzemplojn, kiuj donus koherecon kaj kredindecon al lia reklamo: “Li restarigus la konsulejajn servojn kaj la familian reunuiĝon”.

Blinken ne provokas surprizon. Kelkajn tagojn antaŭe, aliaj de la sama konstruaĵo ankaŭ montris sin “ege zorgigitaj”; komplimento, kiu estis ja aliaj “oficiala” mantuŝo sur la ŝultro de siaj kompanoj luitaj en Kubo.

La dimensio de la cinikeco pro tiom da suspektema zorgo havis en Tvitero, tiam, la kvalifiko de la unua sekretario de la komunista partio kaj prezidento de la respubliko, Miguel Díaz-Canel: “Kiuj zorgoj tiom hontigaj flanke de funkciuloj de la plej potenca lando sur la planedo, kiu kruele kondamnas je malsato kaj mankoj pli ol 11 milionojn da kubaninoj kaj kubanoj”.


fonto: Granma



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up