UN voĉdonigas hodiaŭ kuban rezolucion kontraŭ la usona blokado

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-06-23 09:10:28

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Unuiĝintaj Nacioj, jun 23 (RHK) La internacia postulo ĉesigi la usonan blokadon kontraŭ Kubo ree alvokas la Ĝeneralan Asembleon de UN, kiu ja esprimis sian rifuzon al tiu regularo en 28-fojoj antaŭe.

La projekto de rezolucio petanta finon de la sieĝo trudita de Vaŝingtono antaŭ pli ol ses jardekoj,  estos prezentita hodiaŭ ĉe la plurflanka forumo, kaj tiam oni voĉdonos pri ĝi.

Ekde 1992, la granda plimulto de membroŝtatoj de Unuiĝintaj Nacioj esprimis sin favore al ĉesigo de ĉi tiu politiko, dum nacioj kiel Usono kaj Israelo restas izolitaj per sia voĉdono kontraŭ ĉesigo de la unuflanka mekanismo.

En 2020, fronte al la pandemio Kovim-19, Kubo ne povis prezenti la projekton de rezolucio 'Bezono ĉesigi la ekonomian, komercan kaj financan blokadon truditan de Usono  kontraŭ Kubo' kaj prokrastis ĝin por ĉi tiu jaro.

Ĉiujare, Havano publikigas raporton nomatan Kubo kontraŭ Blokado, kiu prezentas per ciferoj kaj laŭ sektoroj la percepteblan kaj kalkuleblan efikon de la sankcioj, kiujn la kariba nacio suferis dum 62 jaroj pro la politiko de Vaŝingtono.

Ĉi tiu raporto, rigore preparita, montras, ke la nordamerika sieĝo estas la ĉefa kialo, kial la insulo ne kapablas realigi siajn daŭripovajn planojn kaj la kompletan atingon de la Agendo 2030, laŭ asertis la kuba ambasadoro ĉe Unuiĝintaj Nacioj, Pedro Luis Pedroso.

Kiel en 2020 la debato kaj voĉdonado de la projekto de rezolucio, kiu postulas la finon de la blokado, estis prokrastita, nun anekso aŭ aldono al tiu raporto estis prezentita, li detaligis.

La aldonita teksto inkluzivas la ĉefajn efikojn kaŭzitajn de tiu politiko de aprilo ĝis decembro 2020, periodo en kiu la usona registaro streĉis la blokadon en oportunisma kaj senprecedenca maniero en la kunteksto de la pandemio Covid-19, substrekis Pedroso.

Sub la administracio de  Donald Trump, la Blanka Domo lanĉis pli ol 240 unuflankajn trudajn rimedojn kaj sankciojn kontraŭ Kubo, kiuj restas validaj hodiaŭ, li rememoris.

Kun ĉi tiuj agoj, Vaŝingtono ignoris alvokojn de Unuiĝintaj Nacioj, inkluzive de tiu de la ĝenerala sekretario, António Guterres, kaj la alta komisiito pri homaj rajtoj, Michelle Bachelet, kiu alvokis ilian ĉesigon meze de la pandemio, diris la ambasadoro. 

De aprilo ĝis decembro 2020, la blokado kaŭzis perdojn al Kubo en la ordo de 3 586,9 milionoj da dolaroj, kiuj aldonis la efikojn de la antaŭa periodo, sume entute 9 157,2 milionojn da dolaroj, de aprilo 2019 ĝis decembro 2020.


Fonto: PL
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up