La unua vicprezidento Miguel Díaz-Canel, ankaŭ membro de la komunista partio alvokis ĉiujn kubanojn labori strikte ligitaj al leĝeco kaj batali kontraŭ la sociajn maldisciplinojn.
Li emfazis ke ĉiuj gvidorganoj devas alfronti tiun ĉi situacion kaj tiurilate ni daŭre proponas ampleksan popolan debaton kio devas komprenigi nin ke estas problemoj kaj oni devas ilin solvi, sed honeste kaj kun virta sinteno, malgraŭ tio ke povas esti kompleksa situacio.
La unua vicprezidento partoprenis la unuan internacian renkontiĝon pri revizorado, inspektado kaj kontrolo okazinta en la kongresa palaco de Havano.
La renkontiĝon partoprenis pli ol 180 delegitoj el 11 landoj kaj ankaŭ ĉeestis Gladys Bejerano, vicprezidantino de la ŝtata konsilantaro de Kubo kaj ĝenerala kontrolisto de la respubliko.
Li insistis ke en la socia debato oni devas defendi la principon ke “la malriĉeco pasas sed ne la malhonorigo,” laŭ eduka idearo de la nacia apostolo dde Kubo, José Martí.
Díaz-Canel ankaŭ esprimis ke la interna kontrolo estas temo inkluzivigita en la politika debato de la lando pro eksplicita volo de la insula registaro kaj estas esenca tasko por atingi la ekonomian progreson atendatan.
Alvoko por labori kun strikta respekto al leĝeco

Rilataj Artikoloj
Komentarioj
Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatasPliaj Vidaĵoj
- Ekas en Kubo debatoj en la parlamentaj ordinaraj sesioj
- Ekas hodiaŭ kvina ordinara sesio de la kuba parlamento
- Kuba prezidento alvokas pliigi produktadon kaj rompi inercion
- Kuba vicministro pri eksterlandaj aferoj komencis laborviziton tra aziaj landoj
- Srilanka gazeto publikigis denuncon de Kubo pri usona financigo de agadoj kontraŭ Kubo