Preskaŭ du milionoj da kubanoj kompletigis skemon de vakcinado kontraŭ Kovim-19

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2021-07-14 10:30:15

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Preskaŭ du milionoj da kubanoj jam estas komplete vakcinitaj 

Habana, 14 jul (RHC) La kuba ministro pri sano José Angel Portal Miranda emfazis, ke en Kubo pli ol sep milionoj da dozoj de kandidatoj por vakcino estis aplikitaj al la loĝantaro.

La ministro parolis pri la imuniga strategio, kiu permesis vakcini 27,2% de la loĝantaro  kun almenaŭ unu dozo, 22,9% kun du dozoj kaj 16,7% kun ĉiuj tri dozoj.

Li aldoni ke gravas reliefigi la fakton , ke progresado de vakcinado per si mem ne haltigas la transdonon de la malsano; estas vero, ke homoj havas malpli da ŝancoj malsaniĝi kaj morti, sed la risko infekti tiujn ĉirkaŭ ili estas tre alta.

Li klarigis ke per la nuna saninterveno ĝis la 11-a de julio “ni finis kompletan vakcinadon de kvin komunumoj  en la lando, dum  25 municipoj nuntempe plenumas sian vakcinadon kaj aliaj ok  komencos la sanan intervenon en la venontaj tagoj", li diris.

Kubo faris klinikajn provojn kun la vakcinoj Soberana 02, Abdala kaj Soberana Plus, ĉi-lasta aplikata al konvaleskaj pacientoj, ekde la pasinta marto, en la provincoj Havano, Santiago de Kubo, Granma kaj Guantánamo. Dum ĉi tiu unua fazo, 149.364 dozoj estis aplikitaj.

La kuba vakcino Abdala estas la unua kreita kaj produktita en Latin-Ameriko kaj montris 92,28% da efikeco en la apliko de siaj tri dozoj. 

Siaflanke, Soberana 02 en la skemo de du dozoj montris 65,6% da efikeco kaj 91,2% en la skemo 2 dozoj de Soberana 02 kaj unu dozo de Soberana Plus.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up