Rekuperiĝo estu markita de kvalito kaj rapideco

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-10-19 08:05:50

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Retejo prezidanteco

Havano, 19 okt (RHK) Ĉi-marde posttagmeze, de la Palaco de la Revolucio, okazis la Kontrola kunveno pri la reakigaj agoj post la trapaso de Uragano Ian. La kunvenon gvidis la Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel Bermúdez.

Kiel raportite per videokonferenco de la Unua Sekretario de la Komunista Partio en Pinar del Río, Yamilé Ramos Cordero, 5 244 homoj estas nuntempe evakuitaj el la teritorio. Kaj rilate al la reakiro de la elektra servo la cifero jam atingas 57,41%.

Viziti ĉiun familion estas en la tagordo de la aŭtoritatoj de la teritorio, asertis Yamilé Ramos Cordero. Kaj aldoninte detalojn, ŝi konstatigis, ke 3 872 familioj jam aĉetis konstrumaterialojn, dum aliaj 3 800 pretigis la formularon, per kiu ili povas akiri tion, kion ili bezonas.

La kontrolo estis farita same en la provinco de Artemisa, kies Unua Sekretario de la Partio en tiu teritorio, la membro de la Politika Buroo Gladys Martínez Verdecia, raportis, ke la reakiro de la elektra servo atingis la ciferon de 99,67%. Tiutempe la prezidento Díaz-Canel demandis pri la situacio en la municipoj Bahía Honda kaj San Cristóbal, al kiuj la gvidanto deklaris, ke en la unua la reakiro atingis 98,28 %; kaj la dua, 98,72%.

Koncerne la nunan staton de tiu teritorio, la dua estro de la Ĝenerala Stabo de la Nacia Civila Defendo, kolonelo Luis Ángel Macareño Beliz, deklaris, ke ĉe la deirpunkto de analizoj faritaj komence de ĉi tiu semajno, "ni konsideras, ke ĉi tiun merkredon tiu teritorio povas reveni al normalo."

Dum la kontrolo, ĉiu aŭtoritato respondeca por la taskoj de reakiro de la teritorioj kundividis informojn kun la gvidantaro de la lando. Kiam ajn tiuj renkontiĝoj okazas, ili pripensas ĉion, kio influas la vivkvaliton de la homoj: la asfalto, la restaŭrado de vojoj, la lokigo de akvujoj sur plurfamiliaj konstruaĵoj, kaj eĉ la alveno de artaj brigadoj al la lokoj kie la homoj, antaŭ la ruiniga trairo de uragano, estis alfrontitaj kun siaj malfortikaĵoj, sed feliĉe en kompanio de multaj aliaj voloj, kiuj ĉi-momente helpas per ĉiuj siaj fortoj.


Fonto:  retejo de la Prezidanteco

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up