Alvokas la Ŝtata Konsilantaro por naciaj elektoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2022-12-01 07:23:17

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Tony Hernández Mena

Havano,  dec 1 (RHK) La Ŝtata Konsilantaro, konforme al la dispozicioj de la Konstitucio de la Respubliko kaj Leĝo n-ro 127 Voĉdona Leĝo, de la 13-a de julio 2019, konsentis kunvoki la balotantojn de la Respubliko al elektoj naciaj.

La balotado por elekti la deputitojn al la Nacia Asembleo de Popola Povo por periodo de 5 jaroj okazos la 26-an de marto 2023.

La Nacia Elekta Konsilantaro, post kiam la elektoj estos finitaj, informos nian loĝantaron pri iliaj rezultoj.


Fonto: retejo de la Parlamento

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up