Registaro de Kubo ripetas sian kondolencon pro la tertremo en Turkio

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-02-09 08:35:06

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, feb 9 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, vizitis ĉi-merkredon la turkan ambasadejon en Havano, kie li subskribis la kondolencan libron malfermitan tie okaze de la terura tertremo, kiu trafis tiun nacion pasintlunde.

En sia konto en la socia reto Tvitero, la prezidento esprimis, ke "subskribante ĉi-posttagmeze ĉe la turka ambasado la libron de kondolenco memore al la viktimoj de la tragika tertremo lunde, mi ripetis al la popolo kaj registaro de Turkio nian profundan bedaŭron pro la kaŭzitaj sekvoj kaj la solidareco de Kubo en ĉi tiu malfacila momento”.

Post la tertremo, kiu laŭ la plej lastatempaj datumoj de la internaciaj amaskomunikiloj kaŭzis proksimume 12 000 mortojn, ĉirkaŭ 50 000 vunditojn kaj enormajn materialajn damaĝojn en Turkio kaj Sirio, prezidento Díaz-Canel kaj aliaj kubaj registaraj aŭtoritatoj esprimis sian bedaŭron pri tio, kio okazis kaj la volon de la insulo provizi helpon al ambaŭ nacioj.

Tiu ĉi tertremo, sekvita de sennombraj postŝokoj, estas konsiderata de internaciaj specialistoj kiel la plej mortiga en la lastaj jardekoj.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up