Vicĉefministrino de Kubo partoprenas en Konferenco pri Akvo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-03-22 09:14:49

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, mar 22 (RHK) Inés María Chapman, vicĉefministrino de Kubo, alvenis ĉi-lunde en Novjorkon, Usono, ĉe la kapo de la kuba delegacio, kiu partoprenas en la Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri Akvo 2023, de la 22-a ĝis la 24-a de marto, raportis hodiaŭ la Kancelario.

Laŭ la raporto, la kariba lando estas reprezentita ankaŭ de Antonio Rodríguez Rodríguez, prezidanto de la Nacia Instituto pri Hidraŭlikaj Rimedoj (INRH), kaj aliaj oficistoj de la Ministerio de Eksteraj Aferoj kaj de la Konstanta Misio de Kubo ĉe la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj.

La teksto memorigas, ke la Kuba Konstitucio agnoskas aliron al akvo kaj kloakigo kiel rajton, kaj ke la INRH estas la gvida institucio por akvoregado en Kubo.

Ĝi aldonas, ke por la Kuba Registaro, la administrado de ĉi tiu rimedo estas prioritato inkludita en la Nacia Programo por Ekonomia kaj Socia Disvolviĝo al 2030, kiu inkluzivas la Integran Programon por Hidraŭlika Disvolviĝo.

La Konferenco pri Akvo, kiu ekas hodiaŭ, Monda Tago de la Akvo, kaj ĝis vendredo, estas konsiderata unika ŝanco por akceli progreson pri la promeso farita de mondaj gvidantoj proponi al civitanoj de la planedo universalan aliron al akvo trinkebla kaj kloakigo en la jaro 2030.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up