Díaz-Canel denuncis agresajn agojn kontraŭ la kuba basbalteamo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-03-22 17:28:44

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, mar 22 (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel denuncis ĉi-merkrede la incidentojn okazintajn dum la antaŭfina matĉo de la V-a Klasika Basbal-ludo en Miamio, kontraŭ la nacia teamo de Kubo pasintdimanĉe.

En sia konto en Tvitero, la insula ŝtatestro taksis kiel bedaŭraj kaj hontindaj la okazaĵojn en la stadiono LoanDepot Park, kiam Kubo ludis kontraŭ la usona basbalteamo.


 “Kubo ludis kontraŭ teamo rekonata pro sia supereco teknika kaj evidenta gajninto, sed devis alfronti agresemon abomenindan”, li aldonis tvite.

Ĉi-merkrede, la insula ministerio pri eksteraj aferoj diskonigis deklaron komdamninte tiajn incidentojn kontraŭ la kuba teamo partopreninta la eventon.

La teksto klarigas ke la teamo alfrontis abomenindan agresemon organizitan, kio estis tute mala al pluraj mesaĝoj subtenaj, de rekono kaj solidareco ricevitaj de multaj personoj en Usono.

“Per klara celo malstabiligi la kubajn ludistojn, oni konstante agis kontraŭ ili diversmaniere, ankaŭ kontraŭ la insula delegitaro tie akompananta la sportistojn kaj kontraŭ la homoj kiuj subtenis la kuban teamon en la stadiono.”

La deklaro eksplikas ke dum la ludo oni ne aplikis la  regulojn pri ordo kaj sinteno establitajn de la stadiono, kio ŝajnigas kunkulpecon de iuj reprezentantoj kaj personaro de tiu sporta instalaĵo kune kun lokaj aŭtoritatuloj, aparte tiuj, kiuj respondecis pri ordo kaj sekureco.

La deklaro oficiala de la kuba ministerio pri eksteraj aferoj denuncas energie tiajn agojn, kaj klarigas ke preter tiuj malamoj, ĉiam regos amo al Kubo kaj al sporto.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up