Kuba prezidento interparolas kun balotantoj de Santa Clara

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-03-23 13:26:40

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Santa Clara, mar 23 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, parolis ĉi-ĵaŭdon kun loĝantoj de la komunumo de la Flughaveno San Miguel, apud la internacia aerterminalo Abel Santamaría, en sia kondiĉo  kiel kandidato por parlamenta deputito.

La renkontiĝo kun la loĝantoj de tiu kvartalo de 11.000 loĝantoj, estas parto de la tagoj de dialogo kun balotantoj kaj profesiuloj el diversaj sektoroj, kiujn la kuba prezidento komencis la 6-an de februaro, kune kun sep aliaj kandidatoj por deputitoj al la Nacia Asembleo de Popola Povo por la municipo de Santa Clara.

Tiuj proponitaj de tiu urbo situanta en la centro de la lando, kune kun aliaj 24 reprezentantaj la 13 municipoj de la provinco, partoprenos posttagmeze en pilgrimado, kiu ekiros de la Skulpta Komplekso Ernesto Che Guevara, al la Parko Leoncio Vidal,  subtene de la elektoj la 26-an de marto.

La marŝo, ankaŭ kontraŭ la usona ekonomia trudata al Kubo, ratifos la popolan volon plu  defendi la principojn de la Revolucio kaj Socialismo.

La hodiaŭa sesio inkluzivas ankaŭ vizitojn al lokaj mini-industrioj, birdfarmoj, psikopedagogia centro, tabakproduktaj bienoj, sportaj teamoj kaj komputilaj centroj.


Fonto: PL

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up