Díaz-Canel prezidas registaran viziton al Santiago de Kubo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-06-30 09:42:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Díaz-Canel dum la vizito al Guantanamo. Foto: Granma

Santiago de Kubo, jun 30 (RHK)  Prezidento Miguel Díaz-Canel gvidas registaran viziton al ĉi tiu orienta provinco de Kubo ĉi-vendrede por kontroli la progreson de la disvolva strategio en la teritorio.

Dum sia vizito, la kuba prezidento estas vizitos produktajn kaj servocentrojn, kaj renkontiĝi kun lokaj aŭtoritatoj kaj la loĝantaro.

La ŝtatestro taksis, la antaŭan tagon, la agojn realigitajn en la najbara provinco Guantánamo por antaŭenigi ekonomian-socian, kulturan kaj politikan-ideologian progreson, kaj emfazis iniciatojn por nutraĵproduktado.

Díaz-Canel insistis tie pri la neceso respondece labori por antaŭenigi la evoluon de la lando el ĉiu teritorio.

Tempoj estas malfacilaj, sed ni ne povas elĉerpi nin kaj ni havas gigantan taskon antaŭ ni, li atentigis.

En la fina kunveno de tiu vizito, la ĉefministro, Manuel Marrero, direktis profundan revizion de la disvolvaj strategioj de la provinco.

La registarestro asertis, ke la proponitaj agoj ne spegulas la problemojn de la municipoj kaj la potencialon kiu ekzistas por solvi ilin.

Kubo pledas por  utiligi la potencialon de la landaj teritorioj kiel nacia disvolva strategio por alfronti la nunan kompleksan ekonomian situacion, pligravigitan de la senprecedenca intensiĝo de la ekonomia, komerca kaj financa blokado, kaj la agresemo de Usono.

 

Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up