Prezidento de Kubo salutas festadon de sia ekvivalento el Meksiko

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-07-03 09:52:58

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jul 3 (RHK) Kuba prezidento Miguel Díaz-Canel gratulis dimanĉe sian meksikan homologon, Andrés Manuel López Obrador, pro la festo, kiun la prezidento de tiu lando okazigis la antaŭan tagon, omaĝe al la kvina jaro de sia balotadvenko.

Gratulon kara frato López Obrador. Ni daŭrigas la feston el Kubo. La granda placo de la Zócalo, superplena de homoj, ŝajnis eĉ pli granda. Brakumoj," la ŝtatestro skribis sur sia Tviterkonto, kie li ankaŭ dividis videon de la festado kiu havis amasan partoprenon.

En la Zócalo, la ĉefa placo de la azteka nacio, López Obrador festis  la kvinan datrevenon de sia voĉdona triumfo la 1-an de julio 2018 kaj la kvar jarojn kaj duonon de la aplikado de sia programo de Kvara Transformo.

Dum la aktivado, la meksika prezidento aludis al agoj de la politika opozicio cele al la elektoj de junio 2024, kaj post ampleksa rakontado de atingoj kaj laboroj en sia mandato, li diris, ke la ŝanĝo, kune kun la inteligenteco kaj sagaco de la homoj meksikanoj, ili ebligos al nenio kaj al neniu venki ilin, ĉar mono kaj tendenca kaj vulgara propagando ne plu funkcias.

La prezidento menciis ankaŭ la ŝanĝojn faritajn en la publika sansistemo, kaj profitis tiun momenton por paŭzi kaj danki la kuban registaron kaj popolon denove pro tio, ke ili sendis 718 specialistojn por helpi krei sansistemon liberan, pli modernan kaj efika ol multaj en Eŭropo.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up