Ĉefministro de Kubo vizitas agrikulturajn areojn en la provinco Artemisa

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-07-14 08:16:55

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jul 14 (RHK) La kuba ĉefministro, Manuel Marrero,  travojaĝis agrikulturajn areojn de Güira de Melena en la okcidenta provinco Artemisa, unu el la teritorioj, kiuj produktas plej multe da manĝaĵoj en la lando.

La registarestro raportis en sia profilo Tvitero, ke strategioj estas ellaboritaj en ĉi tiu produktiva poluso por garantii municipan memsufiĉon kaj pliigi la nivelojn de livero al turismo kaj aliaj cellokoj.

Li emfazis la plantadon de diversaj kultivaĵoj kiel malango kaj FHIA-04 ekstra-densa banano, speco rezistema al klimata ŝanĝiĝo kaj kun alta agrikultura rendimento.

Li ankaŭ kontrolis la bredadon de malhel-haŭtaj porkoj kaj la aliancojn kun najbaraj lernejoj por ligi la studentojn kun la produktiva bazo.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up