Registaraj projekcioj estas la gvidilo kaj neniu institucio povas tion malatenti

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-03-05 07:56:02

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Prezidanteco

Havano, mar 5 (RHK) En kunveno de la Konsilio de Ministroj, gvidita de la Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel,  oni pritaksis la staton de la efektivigo de la Registaro-Projekcioj por korekti distordojn kaj re-plibonigi la ekonomion.

Siaflanke, la Ĉefministro, Manuel Marrero Cruz, difinis la Registajn Projekciojn kiel "komunan fadenon por la laboro ĉi-momente", kiuj, por korekti distordojn kaj akceli la ekonomion dum 2024, estis aprobitaj fine de la lasta jaro.

En la kunveno,   la ĉefministro insistis ke ĉiuj instancoj akompanu ĉi tiun procezon. Kio estis desegnita, li konsideris, estas la "gvidilo per kiu ni ĉiuj devas konduti kaj ne estas fremda al iu institucio, al iu procezo."

Ĝuste konsiderante la signifon de ĉi tiuj regulaĵoj, taksi la staton de ilia efektivigo estis la unua punkto en la tagordo de la kunveno de la plej alta registara organo responda al la monato de februaro, kie la unua vicministro pri Ekonomio kaj Planado, Mildrey Granadillo de la Torre, anoncis la ĉefajn agojn efektivigitajn inter la 24-a de januaro kaj la 27-a de februaro.

Tiusence, ŝi klarigis, ke dum ĉi tiu periodo daŭris la laboroj pri la identigo de homoj kaj familioj en situacioj de ekonomia vundebleco, kaj ankaŭ pri la taksado de la eblaj efikoj, kiujn povus alporti la kresko de prezoj kaj tarifoj desegnitaj por diversaj produktoj.

La vicministrino pri Ekonomio kaj Planado konfirmis, ke ĉiu el la decidoj estos "aplikata kiam la kondiĉoj por ĝi estos kreitaj, kio inkluzivas la komunikan kampanjon, ĝustatempan informadon kaj la identigon de la efikoj al la loĝantaro, defendante la principo, ke neniu restas senhelpa.”

Ŝi atentigis pri la bezono de pli granda integriĝo inter la Centra Ŝtata Administracio-Instancoj kaj la teritoriaj registaroj en la plenumado de la planitaj celoj.

Laŭ la principo, ke ni ŝuldas ĝin al la homoj, mildigi negativajn efikojn, konsiderante la kompleksaĵojn, kiujn la ekonomio alfrontas, estas tasko de unua ordo, ŝi asertis.


Fonto: Prezidanteco

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up