Raúl kaj Díaz-Canel ĉeestis la centran ceremonio de la 1-a de Majo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-05-01 08:55:15

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, maj 1 (RHK) Generalo de armeo Raúl Castro Ruz, gvidanto de la Kuba Revolucio, kaj la prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, ĉeestis en la Kontraŭimperiisma Tribuno en ĉi tiu ĉefurbo por kunfesti la  Internacian Tagon de la Laboristoj.

Pli ol 1 000 homoj el 200 solidarecaj organizoj tra la mondo ĉeestas apud la kubaj laboristoj.

Darian Oramas Campo, juna laboristino en la elektra sektoro, parolis dum la nacia centra aranĝo por la Internacia Laborista Tago, en Havano. En sia parolado ŝi montris la defiojn de la nuna kunteksto por nia popolo, kiu spertas plifortiĝon de la ekonomia, komerca kaj financa blokado de Usono sur la Insulo.

La ĝenerala sekretario de la Kuba Laborista Sindikato (CTC), Ulises Guilarte de Nacimiento, en la centra parolado de la evento, atentigis, ke hodiaŭ miloj da laboristoj esprimis en mitingoj tra la tuta lando, ke ni restas firmaj kaj kunigitaj ĉirkaŭe al la Revolucio, defendante ĝiajn idealojn de sendependeco, suvereneco kaj socia justeco.

Li traktis ankaŭ la apartaĵojn de la kuba sociekonomika kunteksto, markita kaj de la usona blokado kaj de niaj propraj internaj nesufiĉoj.

Ĉio ĉi havis efikon sur malabundoj je manĝaĵoj,  la perdo de aĉetpovo de salajroj kaj pensioj, limigas aliron al enigaĵoj kaj krudmaterialoj por industrioj, limigas komercon kaj eksterlandan investon, kio rezultas el la usonaj reguloj kaj  speguliĝas en la vivo de la laboristoj. Tial, oni dediĉas tiun ĉi feston al ili pro ĉiutaga heroaĵo.

La kubanoj denove postulis la ĉesigon de la usona ekonomia blokado kaj la ekskludon de la insulo el la kontraŭleĝa listo de landoj supozeble sponsorantaj terorismon, same ĝi estis dediĉita al solidareco kun la internacia sindikata movado kaj por defendo de la palestina popolo fronte al la genocido de la israela registaro en la okupitaj teritorioj.

 

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up