Díaz-Canel honoras Fidel Castro en Moskvo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-05-08 09:48:58

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Florbukedo honore al Fidel Castro en Moskvo

Havano, maj 8 (RHK) La prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel, hodiaŭ omaĝis  la historian gvidanton de la Kuba Revolucio, Fidel Castro (1926-2016), en la rusa ĉefurbo.

La prezidento de la kariba nacio alvenis en la distrikton Sokol de Moskvo kun la delegacio akompananta lin en sia laborvizito al la eŭrazia giganto por meti florkronon al la nevenkita ĉefkomandanto.

"Al la historia gvidanto de la Kuba Revolucio de la popolo de Kubo," legeblas sur  la bandoj de la flora aranĝo metita de Díaz-Canel.

La monumento al Fidel inaŭgurita de la antila ŝtatestro kaj lia rusa ekvivalento, Vladimir Putin, la 22-an de novembro 2022, reprezentas omaĝon de la rusa popolo, kiun ili taksas kiel paradigmo de Latin-Ameriko kaj la mondo.

Díaz-Canel tiam deklaris ke Fidel komprenis tre bone "la fratajn ligojn,  kiuj unuigis ambaŭ naciojn", same kiel "admiris la grandecon de la sovetia popolo dum la Granda Patriota Milito (1941-1945), ilian humanismon kaj oferkapablon” por savi la homaron de faŝismo.”

En ĝia dua tago, la tagordo de la kuba prezidento en Rusio  inkluzivas renkontiĝojn kun rusaj aŭtoritatoj kaj partoprenon en la Supera Eŭrazia Ekonomia Konsilio.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up