Rusa prezidento akceptis sian kuban ekvivalenton en Kremlo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-05-09 13:19:49

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Vladimir Putin akceptas kuban prezidenton Miguel Díaz-Canel

Moskvo, maj 9 (RHK) En la kunteksto de la laborvizito farita de la prezidento de Kubo, Miguel Díaz-Canel al Rusio, li estis akceptita hodiaŭ en la Granda Kremla Palaco de la rusa prezidento, Vladimir Putin.

La renkontiĝo okazis post la partopreno de la kuba ŝtatestro en la milita parado en la Ruĝa Placo de Moskvo okaze de la 79-a datreveno de la Venko super Nazia Germanio.

Post kiam finiĝis milita parado, Díaz-Canel, kune kun la gvidantoj de aliaj naŭ landoj,  metis florojn ĉe la Tombo de la Nekonata Soldato, antaŭ la Kremlo-muro, por honori la memoron de tiuj, kiuj falis en la Granda Patriota Milito (1941-1945).

Dum la kunveno, la prezidento de la kariba nacio transdonis mesaĝon al la rusa prezidento sendita de la gvidanto de la Kuba Revolucio, armegeneralo Raúl Castro, kaj deklaris, ke la vizito al la Rusa Federacio ĉiam konsistigas kontentigon kaj momenton de lernado.

Siaflanke, prezidento Putin bonvenigis sian kuban ekvivalenton kaj dankis lin pro lia ĉeesto ĉe la parado por la 79-a datreveno de la Venkotago.

Li ankaŭ volis reliefigi, ke kubaj patriotoj partoprenis en la Granda Patriota Milito kaj batalis en la fronto, defendis Leningradon en la plej malfacilaj lokoj, kaj tio estas ĉiam memorata kaj respektata.

Putin emfazis, ke la rilatoj kun Kubo ĉiam baziĝis sur sentoj de amikeco kaj reciproka respekto.

"Ni ĉiam subtenos la kuban popolon kaj ni estas kontraŭ la provoj de Usono limigi la evoluon de Kubo, damaĝi ĝin ekonomie per sankcioj kaj limigoj, sed la kuba popolo dum jardekoj batalis kontraŭ ili kaj sentas sin forta " konkludis la rusa prezidento.

 

Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up