Kubo ratifas ligojn de frateco kaj kunlaboro kun afrikaj nacioj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2024-05-25 08:43:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  maj 25 (RHK) Miguel Díaz-Canel, Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidento de la Respubliko, certigis hodiaŭ, ke li daŭre plifortigos ligojn de frateco kaj kunlaboro kun afrikaj nacioj.

Okaze de  la memorfesto de la Tago de Afriko, la prezidanto emfazis en la socia reto X, la gravecon de ĉi tiu teritorio en la formado de la identeco, kulturo, historio kaj batala spirito de tiuj el ni, kiuj naskiĝis kaj kreskis en Kubo.

Ni daŭre plifortigos ligojn de frateco kaj kunlaboro kun afrikaj nacioj.

Kubo festas hodiaŭ Afrikan Tagon, post pluraj tagoj da aktivadoj gvidataj de la ambasadoroj de ĉiuj nacioj de tiu regiono akredititaj en ĉi tiu ĉefurbo, koncerne la datrevenon.

Afrika Tago estas celebrata tutmonde ĉiun  25-an de majo, dato kiu memorigas la 1963-an renkontiĝon en Adis-Abebo, Etiopio, kie 32 gvidantoj de la ŝtatoj de la kontinento establis la Organizon de Afrika Unueco, nuntempe la Afrika Unio.

Ekde tiam, la festoj en Kubo estas specialaj kaj, krom plifortigo de politikaj kaj registaraj ligoj, ili antaŭenigas kulturajn ligojn kaj malsamajn ŝancojn por kunlaboro en diversaj sektoroj.

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up