Kubo konfirmas sindevontigon por nuklea malarmado

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-04-02 08:49:22

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: Studio Revolución

Havano, apr 2 (RHK) La Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Partio kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, reasertis la sindevontigon de Kubo al la batalo por la Paco kaj la nedisvastigo de nukleaj armiloj en renkontiĝo kun Robert Floyd, Plenuma Direktoro de la Organizo pri Ampleksa Nuklea Test-Malpermeso.

Díaz-Canel aprezis la klopodojn de Floyd por establi efikan konfirmsistemon kaj elstarigis la gravecon de la organizo en trejnado de fakuloj en la lando. Krome, li menciis, ke tiu ĉi vizito plifortigas la rilatojn de Kubo kun diversaj institucioj rilataj al scienco kaj civila defendo.

Lia Ekscelenco Robert Floyd laŭdis  la pozicion de Kubo pri la nedisvastigo de nukleaj armiloj dum sia vizito al la insulo. Floyd, direktoro de la Organizo pri Ampleksa Nuklea Test-Malpermeso-Traktato, renkontiĝis kun altrangaj kubaj oficistoj.

 

Raportas: D. Villaurrutia

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up