Akceptis Kubo donacon de medicinaj materialoj de solidara organizo el Kanado

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-05-13 11:18:56

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: ACN

Havano, maj 13 (RHK) Kiel solidareca pruvo al la kuba popolo, oni ricevis donacon de medicinaj provizoj de kanadaj amikoj por helpi pri sanservo.

Julia Durruthy Molina, nacia vickunordiganto de la Komitatoj por Defendo de la Revolucio, esprimis, ke ĉi tiu donaco, konsistanta el kirurgiaj suturoj kaj elektrodoj por elektrokardiogramoj, eblas danke al la klopodoj de la Reto de Kanadanoj en Solidareco kun Kubo, kiu venkos la barojn de la usona blokado.

Ŝi emfazis, ke tiu ĉi reto, formita de diversaj familioj gvidataj de Bill Ryan de la Projekto Cubacán, antaŭe sukcesis sendi biciklojn, sportajn ekipaĵojn, muzikilojn, lernejajn materialojn, bastonojn por vidhandikapitoj, eĉ brajlaj maŝinoj al la lando.

Nome de la loĝantaro, ŝi  dankis pro tiu ĉi solidareco, kiu montras, ke la kariba nacio ne estas sola.

Lenin González Batista, direktoro de Emsume, deklaris, ke entute estis ricevitaj 30.000 suturoj kaj 10.000 elektrodoj, kiuj poste estos distribuitaj laŭ la prioritatoj starigitaj de la Ministerio pri Publika Sano.

Ŝi emfazis, ke ĉi tiuj rimedoj estas tre gravaj, ĉar ili venas en la momento, kiam la regulaĵoj, kiujn la usona registaro intensigis kontraŭ la nacio, estas pli severe sentataj.

Aranelis Barbán Rodríguez, nacia ideologia sekretario de la CDR, diris  ke ĉi tiu evento estas parto de la klopodoj de la organizo por faciligi kunlaboron inter Kubo kaj la mondo.


Fonto: ACN

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up