En Kubo ĉefministro de San-Kito kaj Neviso

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-05-22 09:08:56

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, maj 22 (RHK) La Ĉefministro de San-Kito kaj Neviso, Terrance Drew, alvenis al Kubo por oficiala vizito en la kunteksto de la 30-a datreveno de la starigo de duflankaj rilatoj, anoncis  la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj.

La vicministro de la Kuba Ministerio de Eksteraj Aferoj Josefina Vidal bonvenigis la eminentan vizitanton  vespere en la protokola ĉambro de la Internacia Flughaveno José Martí, diris la fonto.

La ĉefministro de San-Kito alvenis unuafoje al ĉi tiu ĉefurbo en sia kvalito de ŝtatestro de la kariba lando, raportis la retejo Cubaminrex la antaŭan tagon.

Lia tagordo  inkluzivas renkontiĝojn kun reprezentantoj de la kuba ŝtato kaj registaro, kaj partoprenon en memora evento markanta tri jardekojn da diplomatiaj rilatoj inter la du nacioj.
Li ankaŭ demetos florkronon antaŭ la monumento  de la Nacia Heroo, José Martí, ĉe la Memorialo starigita en lia nomo en la Placo de la Revolucio de Havano.

Terrance Drew estis naskita la 22-an de novembro 1975, kaj studentiĝis kiel kuracisto (1998-2004) ĉe la Universitato de Medicinaj Sciencoj de Villa Clara, kun Ora Diplomo. Li ankaŭ studis Internan Medicinon en Usono, laŭ la retejo Cubaminrex.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up