Kubo kaj Nikaragvo plifortigas kunlaboron pri trejniĝo de siaj armitaj fortoj

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-06-11 10:50:50

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jun 11 (RHK) "Mi volas danki niajn kubajn fratojn kaj fratinojn pro la invito al ĉi tiu, nia dua patrujo; multaj nikaragvanoj estis trejnitaj ĉi tie," diris Kolonelo-Ĝeneralo Bayardo Ramón Rodríguez Ruiz, Ĉefo de la Ĉefa Stabo de la Nikaragva Armeo, dum akcepto en tiu ĉi urbo flanke de Armekorpusa Generalo Roberto Legrá Sotolongo, Unua Vicministro de la Revoluciaj Armitaj Fortoj (FAR) de Kubo  kaj estro de la Ĉefa Stabo, ĉe la maŭzoleo El Cacahual.

En solena ceremonio okazinta ĉe la ripozejo de la kubaj patriotoj de la sendependigaj militoj Leŭtenanto-Ĝeneralo Antonio Maceo kaj lia asistanto Panchito Gómez Toro, la  Kolonelo-Ĝeneralo Rodríguez Ruiz deklaris, ke "per ĉi tiu vizito ni montras al la mondo, ke ni konservas permanentajn ligojn de frateco kaj amikeco, kaj ke ni havas armitajn fortojn, kiuj ĉiutage preparas sin por plenumi la sanktajn celojn etendi pacon kaj liberecon al niaj popoloj."

"Tial ni sentas nin profunde honoritaj, kaj esti ĉi tie estas fonto de fiero," li rimarkigis.

Dum sia restado en Kubo, li vizitos lokojn de historia kaj kultura intereso, same kiel unuojn kaj entojn de la kubaj Armitaj Fortoj kun la celo reaserti la rilatojn inter la du nacioj.

Ĉefoj kaj oficiroj de ambaŭ landoj ĉeestis la eventon, kaj kiel parto de la omaĝo, la altranga milita oficisto metis florkronon honore al la herooj kaj martiroj de la kuba Revolucio.


Fonto: Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up