La kuba komunista partio kunvokas al sia X-a plenkunsido

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2025-06-17 09:26:59

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jun 17 (RHK) Meze de la kompleksa situacio, kiun frontas la lando, la plej alta estraro de la Kuba Komunista Partio (KPK), inter Kongresoj, kunvokas sian 10-an Plenan Sesion por la 4-a kaj 5-a de julio. Ĉi tiu sesio analizos esencajn aferojn de la kuba ekonomio kaj socio, kiuj rekte efikas sur la loĝantaron.

La efektivigo de la Registara Programo por korekti misagadojn kaj stimuli la ekonomion, kaj la plano por stabiligi la nacian elektran sistemon, estas inter la plej gravaj temoj diskutotaj.

Aliflanke, la taksado de la kadropolitika strategio, aprobita en la 8-a Kongreso, estas en la tagordo, same kiel la proponita memorprogramo por la centjariĝo de la naskiĝo de la Ĉefkomandanto Fidel Castro Ruz (1926-2016).

En la kunveno, la Politika Buroo de la KPK raportos pri sia laboro kaj la ĉefaj decidoj prenitaj dum ĉi tiu fazo, esenca metodo en ĉi tiuj tempoj.

Ĝi estos oportuna okazo por aprobi la kunvokon por la 9-a Kongreso de la KPK.

 

Fonto: Granma

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up