Sesiis en Havano la kunsido dde la ministra konsilantaro de Kubo kiun prezidis Raúl Castro, kiel la ministro pri ekonomio kaj planado, Adel yzquierdo, klarigis la gvidliniojn por evoluigi la procezon de la starigo de laborplano por la jaro 2015 celanta pli kreskigi la insulan ekonomion.... Legu pli


Okaze de la 119-a datreveno de la forpaso dum batalo de la nacia heroo de Kubo José Martí, en la urbo Santiago de Kubo, en la maŭzoleo kiu konservas liajn restaĵojn en la tombejo Sankta Ifigenia, efektiviĝis la tradicia ceremonio kiu konsistis el politika kaj milita aranĝo, kie oni deponis florbukedon antaŭ la tombo de la apostolo.... Legu pli


Kiel parto de la nuna strategio aktualigi la kuban sociekonomian modelon, la lasta kongreso de la partio aprobis la gvidliniojn de la ekonomia kaj socia politiko kiu jam eniras pli profundan etapon en la serĉado de pli produktiva kaj prospera lando. ... Legu pli


Meze de la omaĝoj okaze de la 55-a fondodatreveno de la nacia asocio de etagrikulturistoj (ANAP) la 17-an de majo, kiam Fidel Castro subskribis la unuan leĝon de agrara reformo, kaj survoje al estontaj projekcioj kiel parto de la aktualigo de la kuba ekonomia modelo, la prezidanto de tiu organizaĵo Rafael Ramón Santiesteban Pozo estis intervjuita en Havano por paroli pri la fortoj kaj malfortoj de tiu grava institucio.... Legu pli


La solidara organizaĵo France Cuba prezentis en Parizo la dokumentan filmon “La Kvin: Obama kaj la elekto de maljustico” kiu traktas pri la kazo de la kvin kubaj kontraŭteroristoj maljuste punitaj kaj malliberigitaj en usonaj malliberejoj.... Legu pli


La eksa prezidento de Brazilo, Luiz Inacio Lula da Silva asertis en tiu lando ke la nuna prezidentino Dilma Rousseff, gajnos la elektojn de la 5-a de oktobro, ĉar ŝi estas la plej bone preparita persono por konduki la landon.... Legu pli


La kuba arkipelago estas riĉa je endemia flaŭro kaj faŭno diversa. Sendube tiuj kiuj ĝuas la belecon de naturo kaj aparte pri birdaro, devus scii ke en Kubo oni kalkulas proksimume 300 specojn da birdoj, fakte la grupo pli multenombra da vertebruloj. ... Legu pli


La vicprezidanto de la ministra konsilantaro de Kubo, Marino Murillo Jorge, klarigis al la estraro de la Internacia Banko de Investoj (BII) kaj aliaj financaj instancoj kunsidantaj en Havano, detalojn pri la aktualigo de la insula ekonomia modelo.... Legu pli


Estis informite pri la duobla ekspozicio inaŭgurita en Canberra, Aŭstralio rilate al la kuba alfabetiga laboro kaj por liberigo de la kuba kontraŭteroristo Antonio Guerrero maljuste enkarcerigita en Usono.... Legu pli


La kuba ministro pri ekstera komerco kaj fremdaj investoj, Rodrigo Malmierca, prezentis en Lima, Peruo, la novajn eblecojn pri negocado kiuj malfermiĝas en Kubo per la nova leĝo kiu celas allogi fremdan kapitalon al gravaj ekonomiaj sektoroj.... Legu pli


La kuba reprezentanto antaŭ UN, Rodolfo Reyes, kondamnis antaŭ la sekureca konsilantaro de tiu organo la manipuladon kaj duoblan mezurilon aplikatan de la grandaj potencoj rilate la temojn de malarmado kaj ne multobliĝado de amasmortigaj armiloj.... Legu pli


La spontana tributo antaŭ la cindroj de la elstara muzikisto, la popolaj laŭdoj sur la stratoj de la tuta lando kaj la televidaj kaj amaskomunikilaj noticoj kaj programoj dediĉitaj al Juan Formell por revui la enorman kaj bonan verkon kreitan de lia muzika ensemblo nomata Los Van Van, estis evidenta pruvo pri kiom profunde kaj sincere lia muziko rolis kaj plu rolos en la kuba muzika panoramo de la lastaj 44 jaroj.... Legu pli


Esteban Lazo, membro de la politika buroo de la komunista partio kaj prezidanto de la insula parlamento, vizitis diversajn instituciojn ligitajn al la speciala distrikto Insulo de Junularo, situanta sude de la kuba arkipelago, kie li dialogis kun la gvidantaro, gelaboristoj kaj civitanoj. ... Legu pli


En la tuta lando okazis marŝadoj omaĝe al la internacia tago de la laboristoj; la plej granda okazis en la Placo de la Revolucio de Havano kaj ĝin prezidis Raúl Castro kune kun aliaj altrangaj gvidantoj de la registaro, la sindikatoj kaj la komunista partio.... Legu pli


Ekde la unua de majo ĉi-jare la programoj de la mallongonda internacia voĉo Radio Havano Kubo ekelsendos per la frekvenco 102.5 megahercoj de FM.... Legu pli


up