Home ĈiujNaciaKuba ŝtatestro dankis floteton pro solidara helpo

Kuba ŝtatestro dankis floteton pro solidara helpo

by Maritza Gutierrez Gonzalez
Kuba ŝtatestro dankis floteton pro solidara helpo

La unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, dankis la floteton «Nia Ameriko», kiu albordiĝis ĉi-marde en la haveno de Havano kun solidara helpo el Meksiko.

En sia socia reto, la kuba ŝtatestro deklaris, ke «La amikoj, kiuj hodiaŭ leviĝas por #Kubo kaj etendas siajn manojn kaj korojn, ampleksas, laŭ la spirito de Martí, senton de vivo por la mondo.»

Li aldonis, ke ili estas akceptataj kun profunda dankemo sur la insulo kaj li estas ravita, ke la ŝipo estis baptita «Granma 2.0».

Fonto: @DiazCanelB

Leave a Comment

Ir al contenido