11
En sia X-konto, la prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel Bermúdez, esprimis sian dankemon pro la sinteno kaj deklaris, ke ĉi tiu helpo «portas la solidarecon, amikecon kaj ekzemplan historion de suvereneco kaj respekto al la rajtoj de aliaj, kiuj distingas Meksikon.»
La helpo sendita al Kubo de la meksika registaro, konsistanta el nutraĵoj, higienaj produktoj kaj aliaj provizoj, alvenis al la haveno de Havano.
La ŝipoj de la meksika mararmeo Papaloapan kaj Isla Holbox transportis la sendaĵon laŭ la instrukcioj de la prezidentino Claudia Sheinbaum.